La aranĝo jam pasis!

Legu la artikolon!

Bonvenon al NESTo-2003 !!!

Читать по-русски

 

Esperanto-klubo de Niĵnij Novgorod invitas vin al NESTo

 Naturista Esperantista Somera Tendaro!!!

 

Antaŭ ĉio:

 Estas aranĝita informo pri loko de la tendaro

 Estas aranĝitaj aldonaj rabatoj por familioj kaj gejunuloj

  Legu pri nia koncepto de naturismo

 

KIAM

La tendaro komenciĝos je la 10 de julio 2003 kaj daŭriĝos dum 7 tagoj.

8 de julio vespere Alveturo de organiza teamo
9 de julio Organiza tago
10 de julio Komuna alveno, malfermo de la tendaro (ekde tagmanĝo)
10-17 de julio Ĉefa programo
17 de julio Matenmanĝo, resumigo, premiigo kaj forveturo

 

KIE

La tendaro lokiĝos apud urbeto Frolisĉi (Фролищи) ĉe rivero Luĥ (Лух). La urbeto situas apud limo de Ivanova, Niĵegoroda kaj Vladimira regionoj. En la urbeto estas tre malnova preskaŭ detruita monakejo, kiun ni vizitos por ekskurso kaj monakejestro rakontos al ni pri historio de la monakejo.

Kiel atingi la urbeton.

Kiel atingi la tendarlokon.

Unue trovu la stacion. Tie ne estas stacidomo aŭ kajo, nur reloj kaj etaj dometoj, sed ĉiuj scias ke ĉi tiu loko nomiĝas "stacio". De tie transiru relojn kaj iru laŭ pado inter stadiono (maldekstre) kaj metalaj duonrondaj konstruaĵoj malantaŭ barilo (dekstre). Vi trafos aŭtan arbaran vojeton. Iru laŭ ĝi 4-5 km ĝis ĝia fino. La vojeto jen iras laŭ Luĥ, jen enarbariĝas. Viaj orientiloj ankaŭ estos ruĝaj farbaj rimarkiloj sur arboj. La vojeto finiĝas ĉe la rivero, tie staras ligna tablo kun benkoj. De tiu loko vi iru laŭ riverfluo ankoraŭ ĉirkaŭ 1 km ĝis trovos la tendaron.

Rigardu mapon.

Ni atendas vin!

SPECIALECO
PROGRAMO

Programo estos laŭ scenaro de fama TV-elsendo "Lasta Heroo" (En usono oni nomas tiun ludon "Transvivanto" aŭ "Survivor"). Ni ĉiuj estos herooj dum tiu tempo kaj devos plenumi diversajn taskojn, diveni multajn enigmojn en tiu mistera loko! Kaj fine restos nur unu heroo kiu ricevos specialan premion.

Sed ne timu: neniu devigos vin lasi la tendaron! :))

Ĉiuj partoprenontoj ricevos donacojn! Tuta premia fonduso estas pli ol $1000 dank'al nia sponsoro - INOE!

Specialajn donacojn ricevos:

En la programo:

Krome vi havos multon da tempo por teneriĝi kaj bruniĝi sub sunaj radioj, naĝi tage kaj nokte, por kanti kantojn kaj komunikiĝi kun amikoj ĉe lignofajro, por ludi somerajn kaj ĉiusezonajn ludojn.

Ĉefe programo de la tendaro estos esperantlingva, sed certe se iu ne scias esperanton bone, sed tamen volas scii, ankaŭ tiu povas partopreni!

Se vi volas proponi ion por la programo aŭ por menuo - bonvolu kontakti nin laŭ adresoj indikitaj ĉi sube.

 

BONE !

Nin subtenas kaj sponsoras INOE - Internacia Naturista Organizo Esperantista !

Ĉefa premio por La Lasta Heroo --------------------------->
Kelkaj premioj por aliaj konkursoj - po ------------------->

Inter aliaj donacoj estos pojnohorloĝoj, kalkuliloj, poŝtranĉiloj, fotofilmoj kaj unujara membreco de INOE kun 4 numeroj de ĵurnalo "Naturista Vivo"

 

KOTIZOJ

Estas du variantoj por pagi: antaŭe kaj surloke

Antaŭa pago estas 850 rubloj.
Surloka pago estas 1100 rubloj, sed por aliĝi al la tendaro vi
devas antaŭpagi 250 rublojn, kaj surloke alpagi 850 rublojn.
Infanoj 0-3 jaroj estas senpagaj.
4-7 jaroj 300 rubloj
8-12 jaroj 700 rubloj
13-... plena prezo
Infanoj ne antaŭpagendas. Nur menciu pri ili en aliĝilo.

RABATOJ:

Familioj

100 rubloj por cxiu membro de familio
Homoj antaŭ 25 jaroj 100 rubloj


Se vi ne havas tendon, menciu tion en aliĝilo. Ni serĉos por vi lokon en tendoj de aliaj partoprenontoj, sed eble vi devos lui tendon kontraŭ ioma prezo.

Sendu monon perpoŝte al adreso de Aleksej Kozlov. Aŭ al banka konto.   

Ne forĵetu kvitancon pri la antaŭpago! Dum registrado ĉe NESTo oni kontrolos vian antaŭpagon laŭ tiu kvitanco!

Antaŭpago ne redoneblas, sed vi povas transdoni vian antaŭpagon al alia persono, donante al li(ŝi) antaŭpagan kvitancon.

KIEL ALIĜI

Aliĝi nepras antaŭe! Ĉar ni devas bone antaŭplani provianton. Aliĝi surloke ne eblas!

Aliĝilojn kaj monon sendu laŭ adreso de Kozlov Aleksej.

Ĉi tie estas la aliĝilo.

Se vi bezonas invitilon sendu informon al khozin@admgor.nnov.ru, kaj kopion al etualo@mts-nn.ru, boogier2@mail.ru

Nepre bezonata informo:
1. kopio de via pasporto
2. kopio de via asekura poliso
3. informo pri via laboro: plena titolo de via organizo, adreso, via posteno, (laŭ deziro via telefonnumero - ne nepras, sed deziratas)
4. urbo kaj ambasadejo, kie vi ricevos vizon
5. obleco de vizo
6. celo de alveno
7. periodo de via estonteco en Rusio
8. numero de via fakso

Por fari invitilon bezonatas 2-3 tagoj, sed la invitiloj estos farotaj de la nomo de administrado de nia urbo (Niĵnij Novgorod) kaj oni kun ni laboras nur kiam ĉiuj informoj estas plenaj kaj preferas fari samtempe kelkajn invitilojn.

Pro tio plena informo devas esti ĉe ni ĝis la 7a de junio. Ju pli frue, des pli bone.
Donu informon en angla (aŭ rusa) lingvo, aŭ esperante - ni tradukos J .

 
KONTAKTOJ

Organiza teamo:

________________________________________________________

Paĝaro faritas de Boogier

Vizitu ĉi tiujn esperantajn-paĝarojn

BEMIREJMTEJO

Bonega esperanto-rusa vortaro

Abonu.com - fenestro al e-mondo