Esperanto-klubo de Niĵnij Novgorod invitas vin al NESTo
Naturista Esperantista Somera Tendaro!!!
Tenera tendaro pri amo kun amo
Antaŭ ĉio:
Legu pri nia koncepto de naturismo
Legu pri jam pasintaj tendaroj -
NESTo-1 kaj
NESTo-2
La tendaron sponzoras INOE - Internacia Naturista Organizo Esperantista. Ĉi tio signifas ke:
Ĉiu partoprenanto ricevos donaceton
Ĉiu gajninto de ĉiu konkurso ricevos premieton
![]() |
KIAM |
Datoj
|
16 de julio |
Sabato | Organiza tago - alveturo, loĝiĝo, vespermanĝo. |
| 17 de julio | Dimanĉo | Malfermo de la tendaro, komenco de la programo. |
| 18 - 23 de julio | Lundo - sabato | Programo |
| 24 de julio | Dimanĉo | Matenmanĝo, resumigo, premiigo kaj forveturo |
![]() |
KIE |
La tendaro okazos en la sama loko kie ĝi okazis pasintjare kaj antaŭpasintjare - ĉe urbeto Frolisĉi.
![]() |
SPECIALECO |
![]() |
PROGRAMO |
Ĉiu tago de la tendaro estos dediĉata al unu aŭ kelkaj
specoj de amo - amo al naturo, amo al manĝo, amo al homo...
Kaj certe en la programo ĉiamaĵoj:
Beleckonkurso
Korpopentrado
Diversaj sportaj konkursoj
Diversaj intelektaj konkursoj
Sovaĝaj dancoj, kantoj
Ĉasado, konkurado, rivalado, humurado...
Krome vi havos multon da tempo por teneriĝi kaj bruniĝi sub sunaj radioj, naĝi tage kaj nokte, por kanti kantojn kaj komunikiĝi kun amikoj ĉe lignofajro, por ludi somerajn kaj ĉiusezonajn ludojn.
Ĉefe programo de la tendaro estos esperantlingva,
sed certe se iu ne scias esperanton bone, sed tamen volas scii, ankaŭ tiu
povas partopreni!
Se vi volas proponi ion por la programo aŭ por menuo - bonvolu kontakti nin laŭ adresoj indikitaj ĉi sube.
![]() |
KOTIZOJ |
Partoprenkotizoj
| Aĝo |
Plentempa partopreno |
Parttempa partopreno |
| Plenkreskuloj |
1500 rubloj |
200 rubloj por tago |
| Infanoj ĝis 14 jaraĝaj | 800 rubloj | 110 rubloj por tago |
| Infanoj antaŭ 5 jaraĝaj | 0 | 0 |
Punpagoj kaj rabatoj
| Punpago/rabato |
Plentempa partopreno |
Parttempa partopreno |
| Por familio |
-100 rubloj |
0 |
| Por ĉiu antaŭe vizitita NESTo | -100 rubloj | 0 |
| Pro aliĝo surloke | +200 rubloj | +20 rubloj por tago |
Por aliĝi plenigu la aliĝilon,
sendu antaŭpagon al la organiza teamo kaj konservu pagkvitancon.
Antaŭpago devas esti ne malpli ol 30% de kalkulita sumo por via
partopreno.
Antaŭpago ne
redoneblas sed vi povas transdoni la pagkvitancon al alia homo.
Aliĝo validas nur tiam kiam organiza teamo ricevos vian pagon.
Monon eblas sendi:
![]() |
KONTAKTOJ |
Organiza teamo:
Straĵnova Jelena. 603003, Nizhniy Novgorod, ul. Ispolkoma, 1-86. Tel +7 8312 714008 (h).
Kozlov Aleksey. 603003, Nizhniy Novgorod, ul. Dmitrija Pavlova, 6-104. Tel. +7 8312 718666 (h), +79107925598 (p). E-mail: boogier ĉe gmail punkto com.
Kozlova Jana. 603003, Nizhniy Novgorod, ul. Dmitrija Pavlova, 6-104. Tel. +7 8312 718666 (h), +79107952794 (p). E-mail: kjanka ĉe gmail punkto com.
Akimova Jelena (Etulinka). 603098, Nizhniy Novgorod, ul. Artelnaja 13-56. Tel +7 8312 395364.
________________________________________________________
Paĝaro faritas de Boogier
Vizitu ĉi tiujn esperantajn-paĝarojn